BlogoKa

vasárnap, február 20, 2005

Karneval(o)

Sabate okazis la karnevalo en la hungara infangxardeno, en kies organizado ankaux mi aktive partoprenas jam de tri jaroj. Ni kunvenas unufoje monate, havas cx. 20-25 infanojn kaj ni kune kun la gepatroj ofte estas cx. 60-ope. Bona etoso, kantado, ludoj, lingvoekzercoj, fabelumado, manlaborado, sandvicxumado kaj gustumado de la bakajxoj de la lertaj patrinoj. Kelkfoje la gepatroj tiom gxuas, ke ni demandas nin: cxu estas la infanoj por kiuj ni organizas la renkontigxojn?

Ankaux ni kun Sylvain (kiu aktive helpas en la programoj kaj estas tre populara inter la infanoj) vestis nin por ankaux tiel kuragxigi nian leonon. Fine ankaux li gxuis la aferon, kaj preskaux povis kapti leoninon. (Fine de la pagxo estas ankoraux unu foto. :-))

Rugxcxapulino - Piroska



Mia klauxno - Bohocom




Nia leono - Az oroszlanunk





A kepek a magyar oviban keszultek. Mar harom eve veszek reszt a szervezeseben. Havonta egyszer talalkozunk es a kb. 25 gyereken kivul mindig a szulok is szivesen jonnek, mert jo tarsasag van. Enekelunk, korjatekozunk, bab- es meseeloadas van, barkacsolas, kaja, sutemenyek. Jo a hangulat, sokaknak talan nincs is sok mas magyar kapcsolatuk idekinn.

Mi is beoltoztunk a Sylvainnel (aki nagyon nepszeru az oviban), foleg, hogy a mi kis oroszlanunkat batoritsuk. Vegul verszemet kapott, sot egy oroszlanykat is felcsiphetett volna.
(A lap aljan van meg egy kep! :-))

szerda, február 16, 2005

Boldog nevnapot, Anyu!

Anyunak ma van a nevnapja, Gezanak a szuletesnapja. Isten eltesse oket sokaig.

Ime a sajatkeszitesu ajandekom es az eslo publikusan bemutatott mozaik-krealmanyom. Szep, mi?

Hosted by Photobucket.com

Gratulo por la nomtago de mia patrino kaj naskigxtago de mia frato. Jen mia donaco al la patrino, kiu samtempe estas la unua publike prezentata mozaik-kreajxo mia. Cxu mi estas lerta?

Ime az elso munkam / Jen mia unua kreajxo:

es a masodik/ kaj la dua:

vasárnap, február 13, 2005

Negxferioj - "Téli nyaralásunk"

Hieraux nokte ni revenis el la negxferioj el Francio. Estis bonega travivajxo iom ripozi, kunesti kaj spertigi al Marci veran vintron, kiun li tiom malhavas en Nederlando. Mem la afero ankaux pro tio meritas mencion, ja oni povas esti ricxaj, se tiom harmonie kaj pace povas pasigi tutan semajnon kun la bogepatroj, ripozante, kuirante kaj amuzigxante kune. Ni ne nur legis, sed ankaux hobiumis, la viroj kreis novajn santunojn, la avo ankaux desegnis, mi mem faris mozaikajxon. Ankaux la vetero dorlotis nin, estante ne tro varma, tamen gxis la lasta tago kun bona negxo, kaj dekliva sledumejo.

Cxiam estas malfacile esti for de la hejmo senrete. Mi por la nuna ripozo solvis la problemon per savado de kelkaj gravaj hejmpagxoj, kaj tiel mi multajn horojn povis pasigi umante pri mia nova sxatokupo: malkovro de la arto kaj vivo de Van Gogh, pri kiu mi gvidos tutsemajnan lingvokurson somere. (Mi jam nun sentas ke mi havas materialon por tutmonata kurso...!).

Amuzajxo: negxferioj, negferiumi estas komprenebla por pluraj el vi. Sed kiam mi hungare volas esprimi la samon mi renkontas problemon. Fakte mi konstatis ke mankas vorto por tio en nia lingvo. Cxu ni nur somere ferias per "nyaralunk"? Diri ke vintraj ferioj "teli szunet" signifas la porlernejan feritempon inter kristnasko kaj komenco de la nova jaro. Cxu iu scias kiel diri pli bone ol ni partoprenis vintran somerumadon? (Teli nyaralason voltunk.)

Magyar osszegzes: 
Szoval tegnap megerkeztunk a franciaorszagi "teli nyaralasunkbol" (hogy' kell ezt mondani rendesen?), 
amikor is nagyon harmonikusan toltottunk el egy hetet az anyosomekkal (igen, ez is lehetseges). 
Marci elvezte a telet, es vegre szankozhatott is, mint a filmben a Mazsola. 
Tul sokat ettunk, de jutott idom jatekra, mozaikra es Van Goghra is, 
aki betolti mostanaban szabadidom (van egyaltalan?) legnagyobb reszet.